ĈEFPAĜO

Cephalonia in English Céphalonie en français Cefalonia in italiano Κεφαλονιά στα ελληνικά

DESTINATIONS

ACCOMMODATION

progresinta serĉo >>



FERRIES

all local ferries >>


all ferries from Italy >>



ONE DAY TRIPS

special arrivals for cruise ships >>

HOLIDAY TRIPS


 
peto de prezprojekto

Vi povas akcepti senpagan prezprojekton por unu aŭ multaj loĝejoj, post la 48 venontaj horoj, kun formularo sendita retmesaĝe. Simple alklaku sur la piktogramo
Kefalonia Information

Kontaktu nian >>

Guide of Cephalonia - Kefalonia
HOTLINE : +30 2671031732-31775 BETWEEN 9-12 AM & 5-7 PM (GMT+1)

Our Facebook Page   Google Plus    e-mail   Our RSS Feed   Google Maps agence.odysseas@aim.com  agence.odysseas@hotmail.com  agence.odysseas@yahoo.com kefalonia-odysseas 

Oftaj Demandoj

PETO DE PREZPROJEKTO
1 - Kiam mi sendas formularo por peti prezprojekton, ĉu la luiganto de la loĝejo respondos al mi ?
2 - Mi vere devas plenskribi ĉiuj la malpenoj da la formularo ? Kion iĝas mia personaj informoj se finale mi decidas ne rezervi ?
3 - Ĉu eblas havas rapidan respondon ?
4 - Mi sendis al vi unun aŭ plurajn formularojn kaj mi ne havas ankoraŭ respondon. Kio okazas ?

REZERVADO
5 - Kiam necesas rezervi ?
6 - Kiel plenumi por rezervi ?
7 - Ĉu mi povas nuligi mian rezervadon ?

PAGO DE LA SALDO
8 - Ĉu mi povas pagi la saldo tra bankĝiro ?
9 - Se mi pagas la saldo je la alveno, ĉu mi povas pagi kun kreditkarto ?
10 - Ĉu mi povas pagli la saldon je la fino de mia restado ?

LOĜEJO
11 - Ĉu la loĝejo estas dece ekipita ? Ĉu mi povos peti al vin multajn petojn pri tio temo ?
12 - Kiuj estas la horoj de alveno kaj de eliro pri la loĝejoj ?
13 - Nia pramŝipo eliros vespere el la insulo de Kefalonia. Ĉu mi povos resti en la loĝejo aŭ la ĉambro ĝis la fino de la post-tagmezo ?

DIFEKTO KAJ SEKURECO
14 - Kia estas mia respondeco kaze de degradeco ?
15 - Ĉu mi povas forlasi en la loĝejo miajn aĵojn sen timo ?

SERVICOJ
16 - Kiamaniere okazas la mastrumo kaj la ŝanĝo de la litaĵo ? Ĉu mi devas forlasi mian sloŝilon ?
17 - La loĝadejo havas barbekion. Kiamaniere mi povas uzi ĝin ?
18 - Mi volus havi la matenmanĝon. Kiel fari ?

PLAĜOJ KAJ OKUPIĜOJ
19 - Ĉu mi devas lui sunombrelegon sur la plaĝo ? Kaj Kiom tio kostiĝos al mi ?
20 - Kie mi povas fiksŝnuri mian aerkanoton ?

BELA VETERO
21 - Ĉu sentas ĉiam varmon en Kefalonia ?
22 - Ĉu estas ĉiam tiom da vento en Kefalonia ?
23 - Lastsemajne mi estis en la insulo de Zante (Zakynthos) kaj vere sentis multe malpli varmon ol en Kefalonia. Neebla matenmanĝi sur la balcono. Kaj nun, miaj infanoj estis trafita de malvarmumo ! Ĉu vi povas klarigi min ?
24 - Lastsemajne mi estis en la insulo de Zante (Zakynthos) kaj vere sentis multe pli varmon ol en Kefalonia. Neebla matenmanĝi sur la balcono. Kaj nun, miaj infanoj estis trafita de sunumado. Ĉu vi povas klarigi min ?

KUIRADO
25 - Mi ne memoras plu la recepton de la saŭco Tzatziki. Ĉu vi povas helpi min ?
26 - Kie oni povas manĝi greke en la insulo de Kefalonia ?
27 - Ĉu estas vera tio kion oni diras pri la greka kuirado ? Manĝi greke magrigas min ?

DIVERSA
28 - Mi ne konas Grekion. Ĉu vi povas doni al mi kelkajn utilajn informadojn por ne fari misaĵo ?
29 - Kion fari kaze de tertremo ?
30 - Cunamo eblas en Grekio ?
31 - Mi aŭdis paroli pri la incendioj en la jaro 2007. Ĉu mi devas zorgi pri tio ?


PETO DE PREZPROJEKTO
1 - Kiam mi sendas formularo por peti prezprojekton, ĉu la luiganto de la loĝejo respondos al mi ?
Ne, persono de nia vojaĝoficejo respondos al vi en esperanto. Do ne utilas sendi plurajn prezprojektojn. Se vi volas prezprojekton por pluraj loĝejoj, sendu unun solan formularon. Rendevuu ĉi-tie : demando de pluraj prezprojektoj

2 - Mi vere devas plenskribi ĉiuj la malpenoj da la formularo ? Kion iĝas mia personaj informoj se finale mi decidas ne rezervi ?
Via personaj informoj konserviĝas estiel statistikoj, kaj eventuale por sendi al vi dokumentaĵo poŝte. Tiuj informoj neniam komunikiĝos aŭ vendiĝos al trito partio, sen via skribiĝita konsento.

3 - Ĉu eblas havas rapidan respondon ?
Memkompreneble, sufiĉas marki la adekvatan elekton en la formularo. Ni afable petos vin respondi nin poste, eĉ negative.

4 - Mi sendis al vi unun aŭ plurajn formularojn kaj mi ne havas ankoraŭ respondon. Kio okazas ?
Kelkfoje, ekzemple ĉirkaŭe Pasko kaj en la Julio-Aŭgusto, la alfluo de retmesaĝoj estigas malfruojn. Bv. pardoni nin antaŭe. Ĝenerale, por evitigi ĉiun malfruon, ni petas al vi bone kontroli viajn informojn antaŭ la sendo de la formularo. Unue, bone kontroli vian retmesaĝan adreson : sen tio, neeblas rispondi al vi ! Ni ne respondos al vi telefone krom urĝakaze.
Poste, ni dankus vin bone kontroli viajn datojn de restado (tio signifas alveno kaj foriro) kaj la numero de noktoj. Por via informo, ĉirkaŭ la mezo de la ricevitaj retmesaĝoj enhavas eraron pri tio ! Vi diskrete povas kalkuli kun viaj fingroj, aŭ la tagoj sur via kalendaro.

REZERVADO

ELŜUTI ĈI-TIE LA LUAN KONDIĈOJN DE LA VOJAĜOFICEJO ODYSSEAS

5 - Kiam necesas rezervi ?
Vi povas rezervi ĝis unu semajno antaŭ via aveno. cis unu semajno, pro manko de disponi pri partopago, ni ne povas garantii al vi la haveblecon de loĝejo. Bv. tiam prezentiĝi al nia vojaĝoficejo kie ni proponos al vi la haveblajn lastminutajn ofertojn.
Jen kalendareto por bone rezervi se vi venas dum la alta sezono kaj tiel esti certa trovi adekvatan loĝejon :
- por somerdomo, triĉambra aŭ kvarĉambra apartamento, kontaktu nin antaŭ la fino de Februaro
- por duĉambra apartamento, kontaktu nin antaŭ la fino de Aprilo
- por unuĉambra loĝejo, kontaktu nin antaŭ la fino de Junio

6 - Kiel plenumi por rezervi ?
Jen la daŭrigotaj etapoj :
Konfirmado
Post la nia konfirmado pri la disponebleco, kaj ene la 48 venontaj horoj, Bv. anonci al ni retmesaĝe, (eventuale fakse aŭ telefone) vian intencon de rezervi la interkonsentitan loĝejon. La necesaj informoj en tiu etapo estas la nomo de la elekta loĝadejo, la tipo de loĝejo (hotelĉambro, unuĉambra loĝejo, duĉambra, triĉambra aŭ kvarĉambra apartamento, somerdomo, ktp ...) kaj eventuale la elekteblaj servicoj (pli ofta mastrumo, matenmanĝo). Ni krome bezonas la numeron de personoj, la aĝon de la infanoj, la numeron de la tagoj, la datojn de alveno kaj de foriro, la familian nomon, personan nomon kaj la numeron de la identiga karto (aŭ pasaporto) de almenaŭ unu responsebla persono ĉe loĝejo, viajn numeroj de telefono, vian retmesaĝon, numeron de faxo kaj poŝtadreson.
Definitiva rezervado
Ĉe tiu etapo, ne eblas ŝanĝi loĝejon. Vi ricevos numeron de rezervado konservebla por ĉiu posta korespondaĵo. Vi informiĝos pri la sumo de la pagebla partopago, pri la kontaktindikoj de nia banka konto (IBAN, BIC - SWIFT) al la Agrikultura Banko de Grekio, fine pri la detaloj pri la pago de la saldo surloke. Vi havas de tri labortagojn por efektivigi la internacian bankĝiron, kun la reĝimo SHA (share : partigitaj kostoj kiel kutimas). Dum tiu peco da tempo la disponebleco de la loĝejo garantiiĝas.
Sendo de la partopago
Kiam la bankĝiro efektivas, ni postulas al vi tuj sendi kopio de via kvitanco fakse aŭ retmesaĝe por pluigi la atendtempon de la loĝejo ĝis la konfirmado de la bona ricevo de la partopago.
Ricevo de la partopago
Kutime, la ricevo okazas inter 5 kaj 7 labortagoj. Vi je informiĝas ene la 48 horoj. Tiam la rezervado konfirmiĝas kaj difiniĝas. En tiu etapo, ni postulos al vi la sekvantajn informadojn :
horoj de alveno kaj de foriro en Kefalonia (haveno de enŝipado kaj elŝipado aŭ flughaveno), por povi indiki al vi la daŭrigotan vojon ĝis nia vojaĝoficejo (se via loĝejo troviĝas apude, t.e Trapezaki, Lourdas kaj Karavados) aŭ manke ĝis via loĝejo (en alia parto de la insulo).

7 - Ĉu mi povas nuligi mian rezervadon ?
Vi devas anonci la nuligadon tra registra letero apud la vojaĝoficejo, ĉe la adreso ĝi-sube :
Lionel VIDONI – Vojaĝoficejo ODYSSEAS, Afrato 28100 Mousata, Kefalonia (Grekio)
La sendadato figuranta sur la koverto reteniĝos estiel bazo por kalkuli la kostoj de nuligado :
Ĝis tri semajnoj antaŭ via alveno, por nuligado de via parto, por kelkaj kaŭzoj, vi fakturiĝos la sekvantaj kostoj de dosiero kaj de remeto en luado : 25 % de la totala sumo de la restado
Cis 21 tagoj, ni konservos totale la senditan partopagon.
Noto : Se vi sendis al ni ankaŭ duan partopagon (vedi ĝi-sube), ni resendos tion al vi sen kosto.

PAGO DE LA SALDO
8 - Ĉu mi povas pagi la saldo tra bankĝiro ?
Jes. Ni konsili al vi la sendado de dua bankĝiro, plej malfrue du semajnoj antaŭ via alveno, specifanta la kiomo (50 % de la totala sumo), la nomo de la sendulo kaj la dato de sendado tra retmesaĝo.

9 - Se mi pagas la saldo je la alveno, ĉu mi povas pagi kun kreditkarto ?
Jes. Jen la akceptitaj kartoj : Visa, Visa Electron, Mastercard.
Bv. noti ke la pagado fakturiĝos al vi kun procento de 2 % (akceptita banka procento).

10 - Ĉu mi povas pagli la saldon je la fino de mia restado ?
Ne, la pagado de la saldo devas imperative okazi la tago de alveno, aŭ plej malfrue la sekvanta tago se vi alvenas malfrue (post la 21a horoj).

LOĜEJO
11 - Ĉu la loĝejo estas dece ekipita ? Ĉu mi povos peti al vin multajn petojn pri tio temo ?
Ĝuste, jen tio kion vi trovos norme en ĉiuj la lueblaj apartamenttipaj loĝejoj elmontritaj en tiu adresaro :
- akvo kaj elektro (la gaso ne uziĝas)
- kuirejeto (du elektraj platoj, lavoŝtono, friduleto) aŭ vera ekipiĝita kuirejo, krom kaze de hotelĉambro
- kuiraj uzaĵoj (manĝilaro, kaseroloj, fritilo, tasoj, greka kafbolilo)
- tualettukoj, littukoj kaj tegoj (ŝanĝo post tri noktoj)
- kapkusenoj kaj kovriloj
- televidilo (eventuale domandebla al la luiganto)
- banĉambro kun duŝo (eventuale banujo) et WC
- varma akvo (krom eble je certaj horoj, se ĉiuj la klientoj uzas tion je la sama momento)
- klozetpapero kaj sapo
- balailo, lavtuko, sitelo kaj lavproduktaĵo por planko (eventuale domandebla al la luiganto)

Tio kion vi ne ĉiam trovos (vidi la indikojn en la retpaĝo) :
- vazlesivo
- forno kaj kapuĉo
- fridulego
- elektra kaf-maŝino aŭ te-maŝino
- klimatizado aŭ hejtado
- litego (en la dormĉambro de apartamento)
- toast-maŝino
- bovloj
- ĉiutaga mastrumo

Tio kion vi trovos malofte (vidi la inkojn en la retpaĝo) :
- mikro-onda forno
- har-feno
- DVD-legilo
- radio aŭ hi-fi sonsistemo
- satelita televidado
- telefono kaj interreta konekto
- matenmanĝo
- pan-rostilo
- duŝa kurteno kaj tapiŝo en la banĉambro (la Grekoj uzas la lavtukon)

12 - Kiuj estas la horoj de alveno kaj de eliro pri la loĝejoj ?
Krom kontraŭa mencio, la loĝejo liberas inter la 12a kaj la 13a horo. Poste, bv. liberigi tion je la 11a horo plej malfrue.

13 - Nia pramŝipo eliros vespere el la insulo de Kefalonia. Ĉu mi povos resti en la loĝejo aŭ la ĉambro ĝis la fino de la post-tagmezo ?
Se nenia rezervado sekvas la vian en la sama loĝejo la mateno de via eliro aŭ se la loĝadejo prezenti sufiĉe eblecojn de gastado je tiu dato, ĝenerale, la luiganto povas akcepti ke vi forlasus la lokon por la 18a horo. De 5 al 20 Aŭgusto, Poke probablas ke via peto akceptiĝus. Se ĝi akceptiĝas, la luiganto povas eventuale postuli al vi plikoston ĝis 50 % de la noktprezo.

DIFEKTO KAJ SEKURECO
14 - Kia estas mia respondeco kaze de degradeco ?
Se la degradeco ne estas dovita klare al la eluziĝo, vi respondiĝos finance apud la luiganto, kiu povos postuli kompenso. Pobable, oni ne pagigas al vi por rompita glaso, sed vi dovos certe repagi la teleŝaltilon de la klimatizado, se vi rompas ĝin aŭ la sloŝilon de la loĝejo, se vi perdas ĝin. Ĉiukaze, bv. je averti la luigaton tuj kiam ebla.

15 - Ĉu mi povas forlasi en la loĝejo miajn aĵojn sen timo ?
Principe, jes. ŝteloj multe raras en la insulo de Kefalonia, sed vi ĉiam atentiĝas fermi viajn pordojn kaj fenestrojn, speciale en la teretaĝo. Ne forlasi valorobjektojn, aŭ eventuale en la monŝranko, se ĝi ekzistas. Sciu ke la maloftaj kazoj de ŝteloj okazas ĉefe inter turistoj, "la okazo estiganta la ŝtelisto". Ĉiukaze, la luiganto ne povas teniĝi respondebla por eventuala ŝtelo okazanta en lia loĝadejo.

SERVIZOJ
16 - Kiamaniere okazas la mastrumo kaj la ŝanĝo de la litaĵo ? Ĉu mi devas forlasi mian sloŝilon ?
En certaj loĝejoj la mastrumo okazas tage (indikataj per piktogramo kun mastrulino). En la plimulto, dufojoj aŭ trifojoj semajne (kiam okazas la ŝanĝo de la litaĵo kaj de la tualettukoj) kaj kelaj ankoraŭ nur dum la alvenoj kaj de la eliroj de la klientoj. Koncernanta la du unuaj kazoj, vi ne bezonas forlasi viajn sloŝilojn. La mastra personaro, ofte la luigantoj mem, havas duoblon de la sloŝiloj. La mastrumo ĝenerale okazas inter la 10a kaj la 13a horo. En certaj loĝadejegoj la mastrumo povas okazi ankaŭ je la posttagmeze.
La mastrumo povas ne pleniĝi se la mastrulo taksas la plankon tro obstrukita per valizoj, vestoj, ktp ... Se vi volas mastrumi vi mem, sciigu al la luiganto. La ŝanĝo de litaĵo kaj de tualettukoj okazas la kvara tago (t.e post tri noktoj).

17 - La loĝadejo havas barbekion. Kiamaniere mi povas uzi ĝin ?
La barbekio estas ĉiam liberalire (sen suplemento). Tamen bv. informi la luiganton pri via volo por uzi ĝin kelkaj tagoj antaŭ. Tiel kontroliĝas ke nenia alia kliento aŭ la luiganto mem ne uzas la barberkio Ĉi-tago. La luiganto povas nuligi la barbekivesperon kaze de vento, por sekura kaŭzo.
La luiganto ne devigas doni al vi braĝon. La braĝo troviĝas facile en preskaŭ ĉiuj la superbazaroj. Vi povas aĉeti la viandon en un el viandejoj troviĝanta en Argostoli aŭ sur la vojo el Poros al Argostoli (vilaĝoj de Pastra, Vlachata, Peratata). La fiŝo povas aĉetiĝi sur la bazaro de la porto en Argostoli (vi trovos la pli bonajn ofertojn ĉirkaŭ la 8a horo).

18 - Mi volus havi la matenmanĝon. Kiel fari ?
Certaj loĝejoj havanta baron proponas plie la eblecon havi matenmanĝon en ĉambro aŭ sur teraso. La norma matenmanĝo (kun kafo, teo aŭ varma ĝokolado, oranĝa suko, lunarkoj, pano aŭ toastoj, butero, mielo aŭ konfitaĵo - ne kontrakta ekzemplo) ĝenerale kostas 5 Eŭroj persone.
Por kompleta matenmanĝo (kun plie cerealoj, porkaĵo, ovoj kaj fromaĝo), la indikata prezo plikariĝos laŭ reciproka konsento. Same por konciza matenmanĝo (ekzemple : kafo + lunarko), la luiganto aŭ la baristo proponos al vi reduktan prezon. Rabato por familio kun malgrandaj infanoj ofte eblas.
La ordono devas imperative okazi ĉe la baro la antaŭa tago. La pagado kutime okazas en la fino de la restado, dum la pago de la trinkaĵoj, glaciaĵoj kaj aliaj konsumaĵoj ĉe la baro.

PLAĜOJ KAJ OKUPIĜOJ
19 - Ĉu mi devas lui sunombrelegon sur la plaĝo ? Kaj Kiom tio kostiĝos al mi ?
Ne, nenio devigas vin ĉar la privataj plaĝoj malpermesiĝas en Grekio. La luado de la ekipaĵo (1 sunombrelego + 2 dekseĝoj) estas jarasignaj konsecioj per la urbestraro. La luigantoj devas forlasi larĝaj malplenaj spacoj, sed praktike, ili okupas la pli bonajn lokojn. La luado fariĝas tage kaj kostas de 6 al 8 Eŭroj, laŭ la vizitado de la plaĝo.

20 - Kie mi povas fiksŝnuri mian aerkanoton ?
La insulo de Kefalonia disponas novajn bone ekipiĝitajn havenloĝejarojn en Argostoli kaj en Lixouri. Krom tiuj du konvenaj lokoj, memkompreneble estas multaj havenoj kie vi povas vous fiksŝnuri, se restas starlokon : Sami, Poros, Vathy, Fiskardo, Katelios kaj Agia Efimia. Dukaze, alparolu al la havena aŭtoritato por tie aliro :
- Argostoli : 0030 26710 22224
- Sami : 0030 26740 22031
- Poros : 0030 26740 72460
- Vathy (Ithaka) : 0030 26740 32909
Fine, estas multaj fiŝkaptaj havenoj, ofte tre malgrandaj, tiel Spartia, Assos, Trapezaki, Lourdas aŭ Pessada, sed tie for vi probable ne trovos multe starlokon en Julio-Aŭgusto. Se tamen vi sukcesas, fiksŝnuru solide vian aerkanoton kaj vespere, por evitigi tenti la ŝtelistojn, forportue la motoron kun vi.

BELA VETERO - humuro;)
21 - Ĉu sentas ĉiam varmon en Kefalonia ?
Ofte sentas belon kaj varmon. Kelkfoje eĉ varmon kaj belon, ĉefe somere.

22 - Ĉu estas ĉiam tiom da vento en Kefalonia ?
Ne, certtage ventas kaj aliaj ne. Fakte, dependas.

23 - Lastsemajne mi estis en la insulo de Zante (Zakynthos) kaj vere sentis multe malpli varmon ol en Kefalonia. Neebla matenmanĝi sur la balcono. Kaj nun, miaj infanoj estis trafita de malvarmumo ! Ĉu vi povas klarigi min ?
Certe. Fakte, ĉio komencas matenruĝe kun la subtilaj flugilmovoj de papilio en la insulo de Kreta... kaj finiĝas vesperruĝe kun la zumo de klimatizilo.

24 - Lastsemajne mi estis en la insulo de Zante (Zakynthos) kaj vere sentis multe pli varmon ol en Kefalonia. Neebla matenmanĝi sur la balcono. Kaj nun, miaj infanoj estis trafita de sunumado. Ĉu vi povas klarigi min ?
Mi ne scias vere tion rispondi al vi.

KUIRADO
25 - Mi ne memoras plu la recepton de la saŭco Tzatziki. Ĉu vi povas helpi min ?
Prenu grekan bone freŝan jogurton (aŭ implicite densan kazeon), pecon de bone freŝa kukumo kaj bulberon de ajlo (se elekti, ankaŭ ĝi bone freŝan). tranĉu la kukumon kaj la ajlon en tre malgrandajn pecojn morceaux, sen forlasi tie vian fingron.
Miksu kun la jogurton, ĉiam bone freŝan. Salu, pipru, ternu (al la flanko, tamen) kaj estas tute. Surtabligu kun salatoj, rosto-stangetoj kaj aliaj sandviĉoj tiel nomataj grekaj. Kali orexi !

26 - Kie oni povas manĝi greke en la insulo de Kefalonia ?
Verdire, ĉirkaŭ ĉie kaj nenio surpreza ĉar, vi mem kaj 99 % de la turistoj, vi atendiĝas manĝi greke en Grekio kaj se ebla "tipe greke".
Oni povas klasifi la lokajn restoraciojn en kvin kategorioj :
- la aŭtentikaj grekaj tavernoj : maloftaj ĉar iam la homoj ne iris multe al la restoracio. Fakte, Temas pri kantino. Ĝi malaperas ĉar ne konformiĝas plu al la aktualaj postulecoj, pri la nivelo de la akceptado (nenia komplezo por la ne-fumantoj, ofte pro tio ke la manĝejo estus tro malgranda), pri la livelo de la oferto (lima elekto de revarmigitaj pladoj) kaj pri la livelo de la tradukado de la karto (ofte ne je estas).
La pli viziteblaj : Tzivras en Argostoli

- la malnovmodaj grekaj tavernoj : malfermas ĉiujare. Pliofte temas pri kreado ex-nihilo aŭ renovado de malnova lokalo. la restoracio volas montri familian aŭ kamaparan figuron ( obstineme abundaj pladoj kaj neniam orkestro). La servico povas esti malrapida kaj la elekto ofte limiĝas. La prezoj multe varias.
La pli famaj : Kersonas en Troinata, Mavri Gata en Spartia, Petrino Spiti kaj Sorrento en Peratata

- la modernaj grekaj tavernoj : Temas pri tavernoj adaptitaj al turismo (ĉefe greka en la sesdekaj jaroj, poste alilanda) ofte tenitaj per Kefaloniuloj reven el la alilandano, kun moderna, rapida kaj multalingva (minime angla lingvo) servico. La karto ofte afiŝas en la eliro. Plej ofte la kuiristo studis la ... kuirado.
Tiuj tavernoj ne hontas pri oferti vegetarajn menuoj ay menuojn por infanoj eĉ organizi muzicajn vesperon tiel nomataj grekaj. La prezoj multe varias.
Kelkaj rekomenditaj restoracioj : Koudouki kaj Mandolino en Argostoli, Thalassomilos sur la vojo al la lumturo de San-Teodoros, Anamnisis ĉe la kastelo de Sankta-Georgos, Dum Spiro Spero en Svoronata, Medusa en Katelios, Klimatis en Lourdas (dum la sezono), Enastron en Trapezaki (dum la sezono), Spiros kaj La Mer en Vlachata (dum la sezono)

- la ŝikaj grekaj restoracioj : Tio povas ŝajni antinoma kaj tamen ekzistas eĉ en la insulo Kefalonia. Temas pri "alta livelo" familia kuirado. la prezoj konsekvencas.
La pli fama : Tassia en Fiskardo kaj Mythos en Argostoli

- la grekaj rapidaj restoracioj : oni tie servas ĉefe malkaraj grekajn sandviĉojn (pita gyros aŭ pita souvlaki).
Inter aliaj : Obelix en Lakithra, To Gyro tou Kastrou en Travliata kaj To Gyro tis Platias en Argostoli

27 - Ĉu estas vera tio kion oni diras pri la greka kuirado ? Manĝi greke magrigas min ?
Kontraŭe. Ni ne estas en vilaĝo de malriĉaj kretaj fiŝistoj kuij konas la porkon nur sur poŝtkarto. Fakte, ĉi-tie (kaj en la resto de Grekio) ĉio komencas kun almanĝaĵoj, ĉiuj aŭ preskaŭ akvumitaj de oleo de olivo, kaj la multoj frititaj (kalamaroj, dolĉaj kapsikoj, fromaĝoj)... en la oleo. Sekvas bela vilaĝa salato (khoriatiki kun tomatoj, kukumoj, feta-fromaĝo kaj cepoj, akvumitaj per torento de oleo, sed vi suspektis pri tio) kiun oni manĝas kune, pikanta en la salatujo kun onia forketo (jes, permesiĝas !). Poste, oni ekigas la ĉefan pladon, ankaŭ gin olee kuiratan : farĉataj tomatoj, musaka, pasticcio, vina kuniklo, vianda pita ktp... La Helenoj malofte prenas deserton kaj oni komprendas ilin vidanta ĉio kion ili manĝis antaŭ.
Se vi volas nepre magriĝi, kalkulu malpli de 10-12 Eŭroj persone.

DIVERSA
28 - Mi ne konas Grekion. Ĉu vi povas doni al mi kelkajn utilajn informadojn por ne fari misaĵo ?
Komencu kun tio kio estas identa :
- la komuna mono, l'Eŭro
- la sezonoj : Grekio fakte havas mediteranean klimaton, do kun kvar sezonoj. La somero kutime volviĝas ekde la unuaj tagoj de Junio. La aŭtuno ĝenerale entrudiĝas je la fino de septembro. La vintro traŝoviĝas ekde la meznovembro ĝis la komenco de marto. La printempo kelkfoje liberiĝas ekde la fino de februaro.
- La okcidentaj vestaj kutimoj, krom al la eliro de certaj monaĥejoj
- La ortodoksa kalendario kiu preskaŭ samas la katolikan / protestantan kalendarion (Kristnasko, Ĉieliro de Maria ...) krom Pasko kiu ĉiam alitempiĝas.

Tio kio estas pli-malpli tolerata (sekvanta la lokoj) :
- La virina sensupro sur la publikegaj plaĝoj
- La nudismo sur la plaĝoj kun facila eliro
- La bruo ĝis cirkaŭ noktomezo je la somero
- La akiro de hundetoj kaj katetoj (kontakti veterinaro por la devigaj vakcinoj kaj la dogana formalaĵo)

Tio kio ne estas estimata :
- la ebrieco sur la publika vojo
- ĵeti la klozetpaperon kaj la virintukon en la necesejo (oni ĵetas ilin en la najbara rubujo por ne ŝtopi la tubaron)
- forlasi la klimatizado ŝaltita dum via foresto, aŭ kun la fenestro malfermita
- uzi la tualettukoj tiel tapiŝo al la foriro de la duŝo
- marĉandi en la negocoj
- ne forlasi trinkmonon en kafejo aŭ en restoracio
- Rimarkigi malplaĉe pri la logejo (tiukaze, alparoli al ni prioritare)
- la kapto de fruktoj aŭ legomoj sen la konsento de la luiganto
- la naturismo ekster la lokoj antaŭviditaj por tio

Tio kio sankciĝas per monpuno :
- stiri ebrie
- ne respekti la rapidoj
- ne meti la kaskon (inkludita por la skoteroj) aŭ la zonon
- la kampado sur la plaĝo
- la submara fiŝado kun fusilo kaj botelegoj
- l'akiro / kolekto kaj la transporto de sovaĝaj bestoj (testudoj, asterioj...), de plantoj (ekzemple, plantidoj de olivo) kaj de antikvaĵoj (potaĵoj, amforoj...). La kara monpuno povas akompaniĝi kun prizonpuno.
- la uzo de fotilo aŭ de kamerao apud militaj instalaĵoj. Probabla aresto probable akompaniĝita kun ebla prizonpuno.

Tio kio povas esti danĝera :
- baniĝi malproksime el la bordo sur certaj plaĝoj (marfluoj)
- forlasi infanon aŭ beston enfermataj en aŭto (inkludite malferma vitro)
- ekbruligi fajro somere (rezigni organizi barbekion venttage)
- kuri aŭ pedali inter la 10a kaj la 18a horo, de Junio al Septembro
- resti pli de un horo sub la suno sen sunprotektado kaj/aŭ ĉapelo


29 - Kion fari kaze de tertremo ?
Trankvilu, ĉiuj la loĝejoj estas konstruitaj elferbetono kaj laŭ la tertremaj normoj. Jen la instrukcioj sekveblaj spece de situacio :
- ne foriru el la domo, vi riskus ricevi tegolon aŭ kian ajn malfirman objekton
- Forlasu ĉiuj la pordoj malfermataj
- ŝirmiĝu sub la angulo de portanta muro, aŭ manke en la kadraĵo de pordo kaj atendu la fino de la skuo
- Foriru el la fornelo se vi kuiras
- Elŝatu la funkciantaj aparatoj, se vi povas
- Foruru el la domo nur kiam la skuo finiĝis

30 - Cunamo eblas en Grekio ?
Tiuj estas multe maloftaj fenomenoj : Historie, un aŭ du fojoj ĉiumiljare, konsideranto nur tiujn kiuj reportiĝis por havi faritaj viktimojn. Se okazas subita refluo (en la Medĉiteraneo la tajdoj estas malmulte percepteblaj), foriru la plej rapida ebla el la bordo por atingi altecon aŭ la etaĝojn de konstruaĵo.

31 - Mi aŭdis paroli pri la incendioj en la jaro 2007. Ĉu mi devas zorgi pri tio ?
Jes kaj ne. Jes, ĉar ĉiu devas atentiĝi kiam okazas varmegaj tagoj. telefonnumero memortenebla : 199 (brigado de la fajrestingistoj). Ne, ĉar oni ĉiam atendas farjetojn dum la alta sezono. Estas vere normala en Grekio.

 
 

Find on this site ?

teksto ŝlosil-vortoj nomo luiganto



    FREE ONLINE BOOKING 

 Get the best price for your room
el

noktoj

adoltoj    infanoj   


    FREE ONLINE BOOKING 

 Get to Kefalonia by ferry-boat
passengers     vehicles 

 -> 

GO    

BACK  


Book now your ferry from Italy to Greece or for Greek Ionian islands by the Forthnet secured reservation system

    FREE ONLINE BOOKING 

 Rent a car in Kefalonia & in Greece
pli bone prezon por 1 paro & 2 infanoj
pli bone prezon por 1 paro & 3 infanoj
pli bona komforto por 4 personoj aŭ 5 personoj
7 personoj  9 personoj  4 x 4 por 4 personoj

tagoj (el 01 julio al 30 septembro)

Map of Suggestions :

KEFALONIA & ITHAKI :  

Malkovru * 

Veni al Kefalonia * 

Slideshow * 

People & Local life * 

History * 

Nature * 

Advises for travellers * 


SERĉADO :  

holiday packages * 

loĝejoj * 

ferries * 

luo de aŭtoj * 

plaĝoj * 

ekskursoj * 


WEBSITE :  

ĈEFPAĜO * 

kiu & Kio * 

retpaĝa plano * 

komentoj * 

paĝaro * 

aldoni vian negocon * 


TRAVEL AGENCY :  

Kio ni estas * 

Oftaj Demandoj * 

peto de prezprojekto * 

Trovu nin * 

niaj partneroj * 

ligiloj * 

We are shipping agent of the following companies : Kefalonian Lines   Ionian Ferries   ferry Kefalonia Zante   Minoan Lines   Ventouris Ferries

Endeavor Lines   Minoan Lines   Anek Lines   Superfast Ferries  

Trovi rapide, kaj en la lingvo internacia, apartamenton kaj aŭton en la insulo de Kefalonia. Facile rezervi vian hotelon aŭ vian pramŝipon kaj lasi vian komenton en la forumo de la negoco. Online reservation of ferries for Greece and Italy. Secure payment by credit card. Timetible for Greek ionian islands connections - Ancona/ Venezia / Brindisi (Italio) - Igoumenitsa / Kerkyra / Patras Patras- Sami (Kefalonia) - Pissaetos (Ithaki)  Kyllini - Poros (Kefalonia) - Pissaetos / Vathy (Ithaki) - Sami (Kefalonia)  Agios Nicolaos (Zakynthos) - Pessada (Kefalonia) Vassiliki (Lefkada) - Fiskardo (Kefalonia)  Astakos - Sami (Kefalonia)  - appartement deux-pièces aŭ appartement trois-pièces (ou plus)    hoteloj ĉe Kefalonia restoracioj  kafejoj & baroj  negocoj  turismaj situoj  plaĝoj of Kefalonia transportoj (charter flights kaj ferries)  find accommodation with the lowest prices 







Hellenic Tourist Office   Hellenic Association of Travel & Tourist Agencies   We accept Visa cards   Electron card accepted   payment by MasterCard   We accept the card for electronic receipts
Tous droits reservés : ODYSSEAS, Agence de voyages en ligne, Tour opérateur réceptif, billeterie & services internet, Société en nom propre (Lionel Gilles Vidoni), agréée par l'Office du Tourisme Grec et par les autorités portuaires de Kefalonia et Ithaque. Membre de l'Association Hellenique des Agences de voyages et de Tourisme. Peratata 28100, Kefalonia (Grèce) - Tel : 0030 26710 31732 - Fax : 0030 26710 31775 - Kefalonia Information - Site version 3.1 - 2004-2013  Optimised for Firefox 4, Opera 11 & Chrome/Chromium