Malkovru la apartament-gastejon Anastasis, kiu ĉarmos vin dank'al familieca akceptado kaj tute modera prezo. Vi aprezos trankvilecon kaj verdegajn pejzaĝojn de vilaĝeto Afrato, kaj la belecon de plaĝoj de Lithero kaj de Trapezaki, idealaj por viaj infanoj.
Anastasis entenas unu duĉambran apartamenton kaj kvar unuĉambrajn apartamentojn. Ĉiuj loĝejoj inkluzivas kuirejan angulon (kun eta fridujo kaj primuso) kaj necesej-duŝejon. Estas ankaŭ ventumilo, kaj ĉiuj iloj necesaj por kuiri, littukoj kaj kompreneble ĝardentablo kaj seĝoj por ĝui vian balkonon kun vido al la ĝardeno kaj ĝia belega plurjarcenta olivarbo, ĝiaj ĉiam verdaj palmarboj, kaj fone la kampoj de olivarboj kaj la Lurdas-golfeto, la plej larĝa en Kefalonia insulo.
Ĉiu unuĉambra apartamento estas ekipita de du ĝemelaj litoj, kaj la duĉambra apartamento havas unu grandan liton en aparta dormĉambro, aldone al la du unupersonaj litoj en la salono. Ĉiukaze eblas aldoni plian liton por tri aŭ kvin personoj.
Vi povos manĝi en la diversaj apudaj tavernoj. La sablaj plaĝoj de
Trapezaki kaj
Lithero estas je ĉirkaŭ dek kvin minutoj piede aŭ kelkaj minutoj aŭte.
Makis kaj Stavrula, la junaj geposedantoj, kiuj loĝas en la najbara vilaĝo Musata estos daŭre je via dispono. Ilia afabla akceptado certe instigos vin reveni feriumi en Anastasis, Kefalonio.