Se oni devus karakterizi la unuĉambrajn apartamentojn Apsedes, kio unue trafos la menson tio estus la mirinda vido al la Ionia Maro.
La konstruaĵo havas tri nivelojn. La du superaj etaĝoj estas ĝuste rezervitaj por la unuĉambraj apartamentoj. Ĉiu el ili estas ekipita de klimatizilo, televidilo, kuireja angulo, duŝĉambro (necesejo kaj duŝo), du ĝemelaj litoj kaj tria ŝovebla lito eventuale por infano. La balkono ofertas panoramon al la maro, al cipresoj kaj kampoj de olivarboj. Bonvenon en la lando de cikadoj !
La bela
plaĝo de Trapezaki, 900 metrojn for, atingeblas en 20 minutoj piede. Proksime, vi trovos panvendejon, superbazareton kaj restoracion. Eblas atingi, en kelkaj minutoj kaj laŭ belega bukolika pado, alian restoracion kaj du minimerkatojn.
La geposedantoj, Liana kaj Spiros, estas ankaŭ kultivistoj kaj bredistoj. Vi do povos gustumi ilian olivoleon kaj ilian delican memproduktitan fromaĝon. Se vi bone kondutas, vi eĉ rajtos ricevi kelkajn fruktojn kaj legomojn el la ĝardeno, laŭsezone kompreneble. Kaj kial ne viziti la dekon da kaprinoj kiuj apartenas al la familio ? Veku vian kaŝitan agroturistan flankon. Venu nin viziti !