La unuĉambraj apartamentoj Aristea en Trapezaki estas la perfektaj lokoj por trapasi kvietajn kaj ripozigajn feriojn en mirinda ĉirkaŭaĵo tutkontraste verda kaj blua.
Aristea estas la ideala loĝejo por tiuj, kiuj serĉas kaj trankvilecon kaj loĝlokon je modera prezo tutekipite, en insulo Kefalonio. Flanke de monteto, en bukolika loko kun olivarboj, verdaj kverkoj kaj cipresoj, vi frandos ĉiutage el via balkono la mirindan vidon al la ionia maro neforgeseble blua. La belega
sabla plaĝo de Trapezaki estas ĉirkaŭ 25 minutoj for piede.
La konstruaĵo estas trietaĝa. La supera etaĝo estas la kromloĝejo de Aristea (aŭ diru simple Tea) kaj Nikos, la junaj geposedantoj kiuj loĝas kaj laboras en Patras. La du aliaj etaĝoj konsistas el kvin partoj: unu duĉambra apartamento kiu povas loĝigi 3 ĝis 5 personojn, tri unuĉambraj apartamentoj por 2 aŭ 3 personoj, kaj unu unuĉambra apartamento por 2 personoj. Ĉiuj loĝejoj havas salonon kun kuireja angulo, dormĉambron, duŝejon kun necesejo, televidilon kaj ventumilon. La klimatizilo estas havebla kaj inkluzivita en la prezo de la restado.
La gepatroj de Tea, Eli kaj Dionysis, kiuj loĝas tre proksime, ja emos prizorgi vin: se interesas vin, ili al vi montros kiel ili realigas sian delican memfaritan mielon aŭ kiel rikolti la vinberon mezaŭguste.