Rigardante la fotojn, vi tuj komprenos kial tiun loĝdomon oni nomas Aglo-nesto. Se vi ne povas imagi restadon en Grekio sen poŝtkarta vido ĉiumatene el via balkono, Eagle's Nest estos sendube perfekta por vi.
Krom la eksterordinara panorama vido al la bela
plaĝo de Lurdas kaj samnoma golfeto, vi povos ankaŭ profiti interalie pri la naĝejo por tre modera prezo. La klimatizilo estas sen kroma kosto. Jen do gastejo kun tre favora rilato kvalito/prezo por trapasi neforgeseblajn feriojn en Kefalonio. Ĉiuj unuĉambraj apartamentoj povas gastigi po 2 personojn kaj eĉ unu aŭ du pliajn infanetojn sur aldonebla lito.
Sed ĉefe, vi estos akceptata laŭ la tutgreka gastamo de Marina kaj ŝia edzo Patroklos, du ĉarmaj homoj, kiuj ĉeestas ĉu unu ĉu la alia dumtage, kaze de bezono.