Trapasu trankvilan restadon ĉe la enloĝantoj, kun favora rilato kvalito/prezo: ja eblas. Bonvenon ĉe Evianna en la vilaĝeto Musata.
La domo de la familio Bellitsis estas rilative nova kaj situas en la vilaĝo mem, for de la turistaj restadejoj. Tie, vi tre rapide sentos vin hejme. La ĉefurbo de Kefalonio estas nur 12 kilometrojn for, kaj la belega plaĝo de Trapezaki situas je 2 kilometroj (prefereble antaŭvidu aŭton).
La loĝejo situas flanke de monteto. Kvar loĝejoj lueblas: 2 unuĉambraj apartamentoj je teretaĝo (ĉiu po 22 m2) kaj du apartamentoj je unua supera etaĝo (duĉambra je 35 m2 kaj kvarĉambra je 110 m2). La familio loĝas je la dua supera etaĝo. Ĝardeneto, larĝa aŭtoparkejo, lavmaŝino kaj kradrostilo estas en komunaj partoj. Ekzistas ankaŭ interna ŝtuparo el kie atingeblas ambaŭ apartamentoj.
En la granda nun luprenebla apartamento antaŭe loĝis ĝiaj geposedantoj. Tio al vi garantias idealan komforton por 4 ĝis 6 persona familio, aŭ por du paroj kaj du infanoj. Du dormĉambroj havas po unu dupersonan liton. En la tria estas du ĝemelaj litoj kiujn eblas kunigi por tria paro. Vi trovos ankaŭ du duŝĉambrojn (unu kun duŝo, la alia kun banujo) kaj du kuirejojn (la duan pli malgrandan povas uzi aparte unu el la paroj). Kaj finfine, estas tre komforta salono kun sofo kaj televidilo.
En la malgranda apartamento povas gasti paro kun unu aŭ du infanoj en unu dormĉambro entenanta du kunigeblajn litojn, kaj salono kun kuireja angulo, sofo kaj faldebla lito. Ambaŭ unuĉambraj apartamentoj havas la saman surfacon sed estas malsame ekipitaj. Unu havas unu dupersonan liton, la alia du ĝemelajn litojn. La unua estas ideala por junaj paroj, dank'al ebleco aldoni faldeblan liton por infano. La dua taŭgos por grupo de tri gejunuloj, kiuj volas gasti je malalta prezo.
|