Ĉu vi serĉas trankvilan lokon kun belega vido proksime de la plaĝo de Trapezaki sur insulo Kefalonio ? Vizitu la unuĉambrajn apartamentojn Galini kaj profitu pri la freŝaj produktoj de nia legomĝardeno.
Galini signifas serenecon en la greka. Se vi deziras eviti la bruon de motorcikloj, jen la ideala loko ! Vi povas tamen sunbaniĝi sur nia verda gazono ĉirkaŭigita de floroj aŭ, se vi estas naturema, promeni tra bela vojo, kiu ligas la
longan sablan plaĝon de Trapezaki al tiu de
Sankta-Tomaso, pura juvelo de blua kaj kristala maro.
En ĉiuj unuĉambraj apartamentoj (35 m
2) estas kuireja angulo (fridujo, primuso, pladoj kaj kuiradiloj), duŝĉambro (duŝo, necesejo), televidilo, ventumilo kaj balkono-verando kun belega vido al la ionia maro. Ĉiu unuĉambra apartamento havas du unupersonajn litojn (kiuj povas esti senprobleme kaj komforte kunigitaj) kaj sofon transformebla en liton por infano. Se necesas, eblas instali liton por dua infano.
La loĝejoj Galini estas piede kvaronhoron for de la plaĝo de Trapezaki.
La familio plu laboras en kultivado, tial ĝi povas oferti al vi parton de sia propra produktado de legomoj kaj fruktoj.
"Ta leme" (ĝis baldaŭ) en Trapezaki !