La unuĉambraj apartamentoj Jovanna troviĝas sude de Kefalonio, en Trapezaki, en la golfo de Lurdas. La ĉarma plaĝo de Lithero estas 800 m for. Tiu de Trapezaki, pli familia, estas je 600 m. La ĉefurbo Argostoli situas 13 km for, kaj la internacia flughaveno de Kefallinia estas je deko da kilometroj.
Jovanna havas 10 unuĉambrajn meblitajn apartamentojn. Ĉiu el ili havas sendependan enirejon kun ebleco gastigi po 2 adultojn (kun ebleco ku?igi unu infanon). Ĉiu apartamento havas kuirejan angulon (kun fridujo kaj primuso), ventumilon, televidilon, necesejon, duŝon, grandan ŝrankon, komfortan balkonon kun vido al la ionia maro (nur el la unua supera etaĝo) kune kun la harmoniaj bildoj de la sovaĝe bela Ainos, la impona kefalonia montaro. La purigado estas farita trifoje semajne. Klimatizado ankaŭ haveblas.
Ene de la bieno de Jovanna, vi trovos naĝejon kun komfortaj ferdekseĝoj kaj sunombreloj. Tiel vi povos ĝui freŝigan banon tiom ofte kiom vi deziros. La ĝardeno de Jovanna, kun gazono, multaj arboj kaj granda diverseco de floroj estas ornamita per bela eta ventmuelejo kaj ĉarma fontano. Jen kio alportos agrablajn momentojn de freŝeco kaj ripozo al la vizitantoj. Dume, la etuloj povos amuziĝi per la balancilo kaj la tobogano sur la ludtereno. Entute neforgeseblaj memoraĵoj pri iliaj ferioj en Trapezaki.
En ĉirkaŭaĵo de la unuĉambraj apartamentoj Jovanna, estas tradiciaj tavernoj kaj restoracioj, kiuj ofte organizas muzikajn vesperojn. Plie vi trovos minimerkaton kaj plurajn magazenojn por viaj aĉetadoj. Ne plu hezitu kaj venu ĉe Jovanna, kie Charalambos kaj Athanasia ofertos al vi amikan servon kun bona humoro.