Por tiuj kiuj deziras trapasi trankvilajn kaj malmultekostajn feriojn en du- aŭ tri-ĉambra meblita loĝejo, la apartamentoj Melikukia estas bona elekto.
"Melikukia" estas la nomo de mediteranea arbo, kiu kreskas interalie en Kefalonio. Sine de pejzaĝo de olivarbaj kampoj, la domo konsistas el tri niveloj: la teretaĝo kie estas du unuĉambraj apartamentoj, kaj la du superaj etaĝoj enhavante po unu duĉambran kaj unu triĉambran apartamentojn.
Kun surfaco de 40 m
2, la unuĉambraj apartamentoj havas kuirejan angulon kun primuso kaj fridujo. Ili entenas po du ĝemelajn litojn aŭ unu grandan liton. Plie, ĉiu el la unuĉambraj apartamentoj povas loĝigi trian personon. Du 50 m
2 apartamentoj konsistas el po unu dormoĉambro kun du unupersonaj litoj kaj salono kie troviĝas unupersona lito kaj sofolito. La kuireja angulo estas larĝa kaj havas ĉion necesan por kuiri komforte: granda fridujo, primuso kaj elektra forno. La du aliaj 75 m
2 apartamentoj, kiuj povas loĝigi po 5 aŭ 6 personojn, konsistas el du dormoĉambroj (unu kun granda lito kaj la alia kun du unupersonaj litoj por la unua apartamento, aŭ kvar unupersonaj litoj por la dua apartamento) kaj salono-kuirejo same ekipita kiel la duĉambraj apartamentoj (du pliaj dormeblecoj). Ĉiuj apartamentoj havas klimatizadon, pladojn kaj kuiradilojn, kaj la litaĵojn laŭ la nombro de gastoj. Ĉiujn tri tagojn, purigado estas farita, kaj lit- kaj lav-tukoj estas anstataŭigitaj. Vi rajtas po unu senpagan uzon de la lavmaŝino unufoje semajne.
La
plaĝo de Trapezaki estas malpli ol 20 minutojn for piede. Tiuj de
Sankta-Tomaso kaj de
Lurdas, atingeblas respektive en 30 kaj 40 minutoj de ĉarma promenado.