Se vi sopiras pri serena kaj paca loko por viaj ferioj, ni invitas vin malkovri la unuĉambrajn apartamentojn Ocean Front; kiuj troviĝas en la vilaĝo Vlaĥata, proksime de la belegaj plaĝoj de Lurdas kaj Kanali.
En tiu gastejo, konstruita en 1994, vi trovos 12 unuĉambrajn apartamentojn (25 aŭ 35 m2) je tri etaĝoj. Ĉiu unuĉambra apartamento konsistas el du ĝemelaj litoj (eblas aldoni trian faldeblan liton en la plej grandaj apartamentoj), kuireja angulo kaj duŝĉambro kun necesejo. Krome, ĉiuj loĝejoj estas ekipitaj de televidilo, klimatizado kaj havas balkonon kun belega vido al la maro. La purigado estas farita unufoje semajne. La lit- kaj lav-tukoj estas anstataŭigitaj ĉiujn kvar tagojn.
La posedantoj, kiuj surloke loĝas, akceptos vin simpatie kaj volonte ofertos al vi fruktojn kaj legomojn el ilia ĝardeno (laŭ disponebloj). Vi krome disponos pri kradrostilo kaj ena parkejo.
Kanali, la plej proksima plaĝo, atingeblas en dek minutoj piede per pado. Vi bezonos nur kelkajn minutojn por veturi al Lurdas aŭ Trapezaki.
|