Luprenu vian ferian dometon por alloga prezo en la vilaĝeto Afrato, 20 minutojn for piede de la plaĝo.
"Spurgitis" signifas pasero en la greka, tiu ofta agrabla birdeto, kiu kelkfoje venas beki panerojn sur via balkono. Jen nekutima nomo, pli originala ol ĉiuj tiuj loĝejoj kiuj havas la nomon de ilia posedanto, ĉu ne? Nu, la dometo Spurgitis, kvankam modestaspekta estas komforta loĝejo, ideala por 3- ĝis 5-persona familio, deziranta trapasi plurajn semajnojn en Kefalonio.
La dometo (60 m2) konsistas el du ĉambroj: unu salono (kanapo, televidilo...) kun usontipa kuirejo trafe ekipita por longa restado (forno, granda fridujo...) kun kuŝebleco por la infanoj kaj dormĉambro kun granda lito. Unu duŝĉambro kaj malgranda teraso rigardanta al floro- kaj herbobedo kompletigas la loĝejon.
La restadejo enhavas du aliajn dometojn, kiuj bedaŭrinde ne disponeblas por interreta luado kaj kiuj havas privatan ne uzeblan naĝejon. Estas parkejo por aŭto, el kiu eblas atingi la dometon per kroma enirejo.
|