Ne atentu pri la iom ekzotika nomo. La sezona luejo Summer Dream havas bonan rilaton kvalito/prezo: klimatizado, pureco kaj geografia lokiĝo vin sendube kontentigos.
La gastejo konsistas el du ĝemelaj duetaĝaj konstruaĵoj, bele nomitaj "blua" kaj "roza". Trankviliĝu tuj, ne temas pri pensiono por knaboj kaj knabinoj, sed nur pri la koloroj kiuj ebligas ilin distingi !
Ĉiu unuĉambra apartamento havas surfacon je proksimume 25 m2 kaj duŝĉambron (kun necesejo) kaj kuirejan angulon (primuso, lavkuvo kaj eta fridujo). Plejparto de la apartamentoj havas malgrandan balkonon el kie videblas la maro kaj la plaĝo de Lurdas. Eblas lupreni ankaŭ iun teretaĝan apartamenton (40 m2). Ĝi konsistas el granda salono kun vera kuirejo (forno, granda fridujo, du dormeblecoj sur kanapo / faldebla lito), duŝĉambro kaj dormŝambro kun duobla lito.
Vi disponos ankaŭ pri plaĉa kradrostilo (karbo krome aĉetendas), perfekta por trapasi vesperon inter geamikoj. La unuĉambraj apartamentoj troviĝas en la vilaĝo Vlaŝata. Malpli ol 500 metrojn for, vi trovos kelkajn nemalhaveblajn vendejojn (pan- kaj viand-vendejo, benzinejo, krakmanĝejo, poŝtejo, minimerkato kaj restoracioj). La plaĝo de Lurdas troviĝas 1.5 km for, do veturilo nepras. Tamen tie vi estos je sama distanco inter Argostoli, okcidentaj plaĝoj de Livatho kaj Lassi, kaj sudorienta marbordo direkte al Katelios kaj Skala. La plej belaj sablaj plaĝoj de Kefalonio atingeblas en malpli ol duonhoro aŭte.
|